lundi, mai 16, 2005

Marsho en Rio postulas finon de shtata kaj elitaj perfortoj

Vespere de la 15a de aprilo, vendrede, centoj da homoj marshis en centro de urbo Rio de Janeiro por rememori la chiutagan genocidon kiun la reganta klaso kaúzas en Brazilo. La Marsho kontraú Shtata kaj Elitaj Perfortoj startis el Preghejo Candelária cele al Justica Tribunalo, kaj malsupreniris tra Avenuo Rio Branco, per krioj kiaj: "sufichas de amas-buchado, murdista polico".

La polica perforto praktikata kontraú la malrichuloj estas struktura problemo de la brazila socio. "La malegaleco, la koncentrigho de richajhoj, la subteno de subprema aparato kiu estis muntita dum la tuta lasta jarcento kaj, chefe, dum la militista diktaturo, nuntempe reflektas en tia sistema perforto kaj en polica koruptado", klarigas Mauricio Campos, aktivulo de Frunto de Popola Lukto.

La manifestacio estis organizita de Reto de Komunumoj Kaj Movadoj Kontraú Perforto, Movado "Chu mi Rajtas Identigi Min?" kaj Movado de Sen-teraj Gelaboristoj (MST). La dato elektita por la manifestacio shuldighas pro la proksimeco de la dato de aliaj masakroj. La 16an de aprilo 2003, kvar homoj estis murditaj de la polico en Komunumo Borel, en urbo Rio de Janeiro. La 17an de la sama monato, antaú naú jaroj, 21 kamparaj senteraj gelaboristoj estis murditaj en masakro de Eldorado dos Carajás, en provinco Pará. Krom tio, la la 31an de marto chi jare, 30 homoj estis viktimoj de amas-buchado kaúzita de policistoj en urboj Nova Iguaçu kaj Queimados, en ebenajho de provinco Rio de Janeiro.

[IndyBrazilio]

Aŭstralio: Episkopo skribas pri salajroj

Por celebri la feston de Sankta Josefo la Laboristo, la konsilaro por Katolika Socia Justeco eldonis la pastran leteron de Episkopo Christopher Saunders:

“Je tempo kiam iuj pridemandas salajrprotekton kaj aliajn aferojn de nia sistemo de industria interrilato ni atentas la bezonojn de preskaŭ 1.6bilionoj da laboristoj kiuj ricevas la minimuman salajron. Estas aliaj, inklusive de senlaboruloj kaj uloj nesufiĉe dungitaj kiuj ankaŭ fidas al la konservo de justa minimuma salajro por protekto kontraŭ malriĉeco.

“Tri eroj el religia instruo rilatas al la nuna debato. La minimuma salajro devas adekvate rekompenci laboristojn pro laboro, devas plenumi la bezonon de laboristoj kaj familioj kaj ne devas fali sub la vivtena nivelo. Post impostoj kaj registaraj bonfaraĵoj, multaj familioj ankoraŭ luktas je vivnecesaĵoj.

“Dum la nuna nacia riĉeco ni devas memori homojn kun kaj sen laboro kaj ĉe la randoj de la labormerkato. Necesas minimuma salajro sufiĉa por certi dignon.”